Fiŝoj en la dezerto by Krysztof Daletski — Lyrics

Krysztof Daletski Esperanto Secular Staff notation

Full Lyrics

Se de la varmego flaviĝis ĉiu herbo, Se la racio foriris kun la verdo, Se sablo de malhonestaĵo kovras ĉion, Se nomas neniu plej longa la plej longan strion, Se vi sentas vin kiel fiŝo en la dezerto, Se restas nur svaga memoro pri akva sperto: Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon De aliaj fiŝoj flustrantaj sub la sablo, Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi: Al la oceano. Se iĝis malvarmaj la tagoj kaj la koroj, Se la kuraĝo foriris kun la floroj, Se neĝo kovras la kampojn de la vero, Se estas frostitaj la lagoj kaj la espero, Se vi sentas vin kiel kulo en la glacio, Se restas nur svaga memoro pri sunradio: Malfermu vian buŝon, kaj aŭskultu la resonadon De aliaj kuloj flustrantaj sub la neĝo, Kiuj dolore sopiras kiel vi, kiel vi: Al la suda suno.

Download the sheet music

Fiŝoj en la dezerto

Fiŝoj en la dezerto

By Krysztof Daletski
Staff
Esperanto
2 pages
0 Downloads
Secular
0 0

More lyrics you may want